Vorto: litero

  1. Ĉiu signo de la alfabeto uzata en skribado aŭ presado por prezenti parolsonojn de lingvo.

    • la 28 literoj de la Esperanta alfabeto

    • supersignitaj (kunĉapelaj, ĉapelitaj, tegmentitaj) literoj

    • anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe uzadi la literon h kaj anstataŭ ŭ — simplan u

    • nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo

    • sur ĉiu paĝo staris ĉiuj grandaj literoj, ĉiu kun malgranda litero flanke, unu post la alia

    • en nia lingvo ne ekzistas duoblaj vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte

    • ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita, ne estas neelparolataj literoj

    • vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane

    • traktato skribita sur brikoj, per kojnformaj literoj

  2. (figure) Formulo, skribita teksto.

    • la decido de la kongreso restos simple malviva litero kaj fakte neniam atingos efektiviĝon

    • tian fidon ni havas ne laŭ litero, sed laŭ spirito, ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas

    • ligante sin ne per la litero de siaj dogmoj, sed nur per ilia komuna spirito

En aliaj lingvoj

    • La angla: letter
    • La belorusa: літара
    • La bulgara: буква
    • La ĉeĥa: písmeno
    • La franca: lettre
    • La germana: Buchstabe
    • La greka: γράμμα
    • La hispana: letra
    • La hungara: betű
    • La indonezia: huruf
    • La itala: lettera (alfabeto)
    • La nederlanda: letter
    • La pola: litera
    • La portugala: letra
    • La rumana: caracter
    • La rusa: буква
    • La slovaka: písmeno
    • La turka: harf