Vorto: lipo
-
Movebla rando de la buŝo, kiu kovras la dentojn.
konfuzita, li nur mordis la lipojn kaj silentis
supra lipo
mallarĝaj kunpremitaj lipoj
leprulo ĝis la lipoj devas esti ĉirkaŭkovrita
de la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis
inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi
Karen genustariĝis antaŭ la altaro kaj almetis al la lipoj la oran kalikon
li kise alpremis siajn lipojn al la floro
ŝiaj lipoj tremante moviĝis
dolĉe ŝmiri al iu la lipojn
plenblovi la lipojn
-
(figure) Sama parto de la homa kapo, konsiderata kiel servanta por paroli.
li ĉiam havas tiun vorton sur la lipoj
kiu retenas siajn lipojn estas saĝa
kaj puran scion eldiros miaj lipoj
veramaj lipoj
Ijob ne pekis per siaj lipoj
li mutigas la lipojn de fidinduloj
ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi
nur ŝiaj lipoj moviĝadis, sed ŝian voĉon oni ne aŭdis
veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj
la lipoj de piulo gvidas multajn
la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj
kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos
eĉ unu vorteto ne transpaŝos niajn lipojn
meti la fingrojn sur la lipojn
ŝercemaj lipoj
En aliaj lingvoj
- La angla: lip
- La belorusa: губа
- La bulgara: устна
- La ĉeĥa: pysk, ret
- La franca: lèvre
- La germana: Lippe
- La greka: χείλι
- La hebrea: שפה (אחת השפתיים)
- La hispana: labio
- La hungara: ajak
- La indonezia: bibir
- La itala: labbro
- La nederlanda: lip
- La pola: warga
- La portugala: lábio
- La rusa: губа
- La slovaka: pysk
- La sveda: läpp