Vorto: linio

  1. Unudimensia geometria figuro.

    • rekta, kurba, rompita linio

    • linio estas la bildaro de kontinua bildigo de la aro de reeloj al la koncerna spaco, kiun bildigon oni nomas parametra prezento de la linio

  2. Strio, vico de sinsekvaj aĵoj.

    • a. Vico da objektoj aŭ personoj ordigitaj laŭ difinita direkto.

      • duobla linio da arboj

      • armeo ordigita laŭ tri linioj

    • b. Kontinua streko montranta difinitan direkton.

      • la belforma kaj delikata linio de tiu buŝo

      • linioj de desegno, de la vizaĝo, de la mano

      • konduki, streki, desegni, tiri linion

    • c. Sinsekvo de vojoj trairotaj.

      • marvetura, trafika linio

      • organizi, aranĝi liniojn de busoj, de avioj

      • sekvu la fervojlinion, ĝis vi alvenos la stacion

    • ĉ. Vico da skribosignoj metitaj laŭ la ordinara legodirekto.

      • superlinia signeto

      • iom pensinte, ŝi skribis la sekvantajn liniojn..

    • d. Sinsekvo de idoj ekde unu praulo.

      • li estis ŝia malproksima parenco en la patrina linio

En aliaj lingvoj

    • La angla: line
    • La belorusa: лінія
    • La ĉeĥa: hrana, lajna, linie, linka, trať, větev (příbuzenská), čára, řádek
    • La franca: ligne
    • La germana: Linie, Kurve
    • La hispana: línea
    • La hungara: vonal, sor
    • La nederlanda: lijn
    • La pola: linia, krzywa
    • La portugala: linha
    • La rusa: линия
    • La slovaka: linka, línia, riadok, čiara
        • a. La hungara: vonal
        • b. La hungara: útvonal
        • c. La franca: lignée