Vorto: lingvo
-
Sistemo de vortoj uzata de etno aŭ alia homgrupo por interkompreniĝo.
fremda, hejma, gepatra lingvo
mi ne scias la lingvon hispanan
lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa
se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio kutimi meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon
la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj
unu el la plej ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo
nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo
la lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu ĝi estas proponita de mi
-
Tiu sistemo rigardata kiel karakterizo de speciala grupo da individuoj aŭ de aparta fako.
la komuna, scienca, teĥnika lingvo
la biblia, popola lingvo
la lingvo de la metiistoj, ŝtelistoj
en moderna ekonomika lingvo ni povas diri, ke
-
Ĉio servanta por esprimi pensojn aŭ sentojn.
la lingvo de la surdmutuloj, de la bestoj
la algebra lingvo
-
Aro da signoĉenoj difinita per formala gramatiko (sintakso), al kiuj signoĉenoj ofte estas atribuita signifo (semantiko).
formala lingvo
regula, senkunteksta, kuntekstohava lingvo
komputilaj lingvoj kiel Algol, Fortran kaj C
En aliaj lingvoj
- Ido: linguo
- Interlingvao: lingua
- La angla: language
- La belorusa: мова
- La ĉeĥa: řeč, jazyk, řeč
- La ĉina: 语言 [yǔ yán]
- La estona: keel
- La franca: langue (moyen de communication)
- La germana: Sprache
- La greka: γλώσσα
- La hebrea: שפה
- La hispana: lengua, idioma
- La hungara: nyelv
- La indonezia: bahasa
- La kekĉia: aatin, aatinob̕aal
- La nederlanda: taal
- La norvega: språk
- La portugala: língua, linguagem, idioma
- La rumana: limbă
- La rusa: язык
- La slovaka: jazyk, reč
- La sveda: språk
- La turka: dil
- Latino: lingua, ae, sermo, onis
- Volapuko: pük
- La hebrea: עℷה