Vorto: limo
-
Loko, kie finiĝas iu difinita spaco.
limo de kampo, arbaro, vojaĝo
kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj
sur la okcidenta limo la faraono ekvidis du armeojn, sin preparantajn al la batalo
elveturante el la limoj de nia patrujo, ni ordinare ne havas la eblon kompreniĝadi kun similaj al ni homoj
ĉie lingvaj limoj baras la vojojn inter la popoloj
-
Momento, kiam finiĝas iu difinita tempo.
morgaŭ estas la lasta limo de mia libertempo
-
(figure) Punkto, kie finiĝas fizika aŭ morala povo.
esti ĉe la limo de sia pacienco
meti limojn al siaj elspezoj
transpaŝi la limojn de siaj fortoj, de sia povo, de deco, de permesata polemiko
ĉar ili rekonas la limojn de siaj pretendataj povoj, ili elektas ignori la situacion
li fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiajn limojn
ekzistas genetika limo por la daŭrigo de la vivo
Usono baldaŭ forgesis la «ruĝajn limojn” difinitajn de Obama
En aliaj lingvoj
- La angla: limit
- La belorusa: мяжа, граніца, ліміт
- La ĉeĥa: hranice, limit, mez, předěl
- La franca: limite
- La germana: Grenze
- La hispana: límite
- La hungara: határérték
- La nederlanda: grens, rand
- La pola: kres
- La portugala: limite
- La rusa: граница
- La slovaka: hranica, limit, medza
- La germana: Zeitpunkt, Termin
- La hungara: határidő
- La nederlanda: termijn
- La pola: termin
- La portugala: término
- La rusa: срок
- La germana: Grenze, Rand
- La hungara: határ
- La nederlanda: rand
- La pola: kres
- La portugala: limite
- La rusa: предел
- La germana: Grenzwert