Vorto: ligverbo
-
Verbo, kies propra leksika valoro estas tre abstrakta aŭ eĉ nenia, kaj kiu servas precipe kiel gramatikilo liganta la subjekton kun predikativo.
la verbo «esti» servas kiel la ĉefa ligverbo en Esperanto
ankaŭ «(far)iĝi», «resti», «ŝajni», «aspekti», « aperi» kaj tiel plu. povas aperi en la funkcio de ligverbo
Rimarko: La predikativo ne alprenas la finaĵon -n de la akuzativo, do ĝi konservas la nominativon.
En aliaj lingvoj
- La angla: copula, link verb
- La franca: verbe d'état, verbe attributif
- La germana: Kopula, Satzband
- La rusa: связка, глагол-связка