Vorto: ligilo

  1. Ĉio, kio servas por ligi, aŭ figursence por malhelpi ligi.

    • leda, pajla ligilo

    • kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno, kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn?

    • Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo

    • la ligilo de la edzeco, de la amikeco

    • estas danĝere ŝiri ĉiun ligilon kun la pasintaĵo

    • Rimarko: En ĝia figura senco «ligilo» estas ofte anstataŭata de «ligo». Oni tamen ĝin uzas por emfazi la forton de la malhelpo, kiun ĝi estigas.

    • a. Rimedo por konekti elementojn en datumstrukturo (ligillisto, hiperteksto), aŭ komandojn aŭ subprogramojn.

      • rekta ligilo )

      • simbola ligilo

    • b. En logiko (propozicia kalkulo), simbolo kiu servas por fari unu novan propozicion el unu aŭ pluraj donitaj.

      • ne, kaj, aŭ, se...tiam estas tipaj logikaj ligiloj

      • semantike al ĉiu logika ligilo respondas logika funkcio (aŭ, alivorte, logika operacio)

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: сувязь
    • La ĉeĥa: pojítko, pouto, spojení, vazba
    • La hungara: kötél, kötelék, kapocs
    • La nederlanda: vastbinden
    • La pola: więzy, łącznik
    • La rusa: узы, связь
    • La slovaka: puto, spojenie, väzba
        • a. La angla: link
        •     La hispana: enlace
        • b. La angla: connective
        •     La rusa: связка