Vorto: ligi
-
(transitiva) Fiksi, ĉirkaŭvolvi per ŝnuro, ĉeno aŭ alia rimedo, malhelpante liberan movon aŭ disiĝon.
ligi sovaĝan beston, frenezulon, hundon per ĉeno
ligi vergojn, bukedon, faskon
ligi keston, pakaĵon
ligi rompitan membron, arterion
ligi medalon ĉe la kolo
-
(transitiva) (figure) Limigi ies liberan agadon, ekz-e kreante al li moralajn devojn.
ligi la okulojn de iu, ĉies intereson
tio ĉi tute senbezone ligus nin
ne nomu min plu majstro, ĉar per tiu morale tro liganta nomo ni malliberigas nian aferon;
ligi la okulojn al la tero
multaj memoraĵoj estas ligitaj al tiu loko
-
(transitiva) (figure) Proksime interrilatigi plurajn aferojn.
a. Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo aŭ kaŭzeco.
parolante ligi la silabojn
ligi propoziciojn per konjunkcioj
ligi la ideojn
ligi literojn en skribo
ligi utilecon kun agrableco, praktikan spiriton kun idealismo
en la unuaj jaroj la akiro de ĉiu nova esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferado
lia morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj
esperantismo estas forte ligita kun ia interna ideo
ĉion, kion Zamenhof diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto
malvasta ligiteco ekzistas inter ambaŭ demandoj
pli granda pago devas esti ligita kun pli grandaj rajtoj
la interligiteco de ambaŭ aferoj
b. Kunigi plurajn personojn per amikaj aŭ samcelaj rilatoj.
amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperoj
sin ligi kun iu edziĝe, amike, per amikeco
ligi amikajn rilatojn kun iu
ni deziras krei ligantan ponton inter la gentoj
ligi du regnojn per kontrakto
c. Ebligi komunikiĝon inter pluraj lokoj.
ligi du landojn per fervojo, per ponto
En aliaj lingvoj
- La angla: tie
- La belorusa: зьвязваць, прывязваць
- La ĉeĥa: pojit, sjednat, uzavřít, vázat
- La franca: lier, relier, attacher
- La hispana: amarrar, enlazar, ligar, atar
- La hungara: köt, megköt, összeköt, kötöz, összekötöz
- La nederlanda: vastmaken, vastbinden
- La pola: wiązać, związywać, powiązać, krępować
- La portugala: prender, amarrar
- La rusa: связывать, связать, привязать
- La slovaka: spojiť, uviazať, zaviazať
- La nederlanda: binden
- La pola: krępować
- La portugala: prender
- a. La nederlanda: verbinden
- La pola: wiązać, powiązać, łączyć
- La portugala: ligar, unir
- b. La nederlanda: verbinden
- La pola: wiązać, łączyć
- La portugala: ligar, unir
- c. La nederlanda: verbinden
- La pola: łączyć, połączyć
- La portugala: ligar, unir