Vorto: licio

  1. Genro el familio solanacoj (Lycium), arbedo kun ordinare dornaj branĉoj, glatrandaj folioj ordinare sidantaj en faskoj kaj kun ruĝaj beroj.

    • la ordinara licio (Lycium barbarum) estas novplanto en Eŭropo kaj oni nomas ĝin, inter alie, ankaŭ «ĉina lupobero» aŭ goji-bero, ĝi estas uzata en la ĉina kuirarto kaj la tradicia ĉina medicino

En aliaj lingvoj

    • La angla: boxthorn
    • La belorusa: дзераза
    • La ĉina: 宁夏枸杞
    • La franca: Lycium
    • La germana: Bocksdorn
    • La hungara: ördögcérna
    • La nederlanda: boksdoorn
    • La pola: kolcowój
    • La portugala: lício (bot.)
    • La rusa: дереза