Vorto: libro

  1. Bindita aŭ broŝurita paperfoliaro kun presita teksto.

    • tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn

    • nur libra scienco

    • koni la lingvon libre, sed ne libere

    • kun la libroj en la mano la infano iris en la lernejon

    • en tiu ĉi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj

    • li lasis gliti sian rigardon super la multajn librojn, kiuj ĝis la plafono staris ĉe la muroj

  2. Samforma paperfoliaro destinita por ke oni skribu en ĝi.

    • komerca libro

    • abako estas klare videbla restanta apud kontlibro

  3. Parto de literatura verko, ordinare grupo de ĉapitroj.

    • instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la veraĵo en la mondo, pri la bonaĵo kaj belaĵo, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn

    • libro instruanta estas tre utila

    • mi decidis eldoni la libron per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: book
    • La belorusa: кніга
    • La bulgara: книга
    • La ĉeĥa: kniha
    • La ĉina: 书 [shū]
    • La franca: livre
    • La germana: Buch
    • La greka: βιβλίο
    • La hispana: libro
    • La hungara: könyv
    • La indonezia: buku
    • La itala: libro
    • La japana: 本 [ほん]
    • La kataluna: llibre
    • La nederlanda: boek
    • La pola: książka
    • La portugala: livro
    • La rumana: carte
    • La rusa: книга
    • La slovaka: kniha
    • La sveda: bok
    • La turka: kitap
    • Latino: liber, bri
    • Volapuko: buk