Vorto: libere
-
En maniero libera.
libere agi, decidi
nian lingvon ĉiu povas libere uzi por iu ajn celo
pripensu tion memstare, libere de ĉia fremda influo
pri propra afero neniu juĝas libere
libere sur ŝiaj ŝultroj falis la haroj
tiam mi spiris pli libere
mi petas ke vi libere diru vian opinion
lasi libere flui la kritikojn
ĉiun libron, verkitan en la lingvo internacia, libere povas, kun vortaro en la mano, legi ĉiu
en tiu lernejo oni povas libere instrui Esperanton
ĉiu povas libere eldoni verkojn en Esperanto
vivu mizere, sed vivu libere
En aliaj lingvoj
- La angla: freely
- La belorusa: свабодна, вольна
- La ĉeĥa: svobodně
- La franca: librement
- La germana: frei
- La greka: ελεύθερα
- La hispana: libremente
- La hungara: szabadon
- La itala: liberamente
- La kataluna: lliurement, sense traves
- La nederlanda: vrijuit
- La portugala: livremente
- La rusa: свободно
- La slovaka: slobodne
- Volapuko: libiko