Vorto: libera
-
Ne ĝenata de baro, de fremda volo, de ekstera trudo.
vi estas libera decidi, akcepti, rifuzi
libera decido
havi liberan elekton
libera volo
libervola
a. Ne submetita al iu materia aŭ morala baro.
tute libera kiel birdo aera
lasi la hundon libera en la korto
post dutaga aresto li estis libera
gardi la liberajn movojn de siaj membroj
libera je katenoj
ŝia mano estas ankoraŭ libera
mi purigis mian koron, mi estas libera de mia peko
esti libera de maltrankvileco, de zorgoj, pasioj
libera de ŝuldoj, de ĉiu devo, de sia promeso
vi estos tute liberaj de partoprenado en la deficito
Esperanto estas libera je ĉiuj esceptoj
la libro ne estas libera je tiu malbonaĵo
kapabli liberan paroladon de Esperanto
b. Ne submetita al politika dependeco.
libera civitano
en la suda Afriko, en la libera regno Oranĝo
c. Ne submetita al iaj specialaj kondiĉoj.
la eniro en la ekspozicion estas libera
libera trafiko
libera industrio
Esperanto estas libera apartenaĵo al la tuta mondo
libera verso
ĉ. Neokupita, disponebla.
ĉu la seĝo estas libera?
la vojoj fariĝu liberaj
lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia
la vespero restos libera por la vizito de la urbo
li ne havis eĉ unu minuton liberan
havi neniun liberan tempon
mi ne povos ĉeesti la morgaŭan kunvenon ĉar mi ne estos libera
-
(parolante pri subaro de modulo aŭ vektora spaco) Kies elementoj estas lineare nedependaj.
subaro, al kiu apartenas la nula vektoro, ne estas libera
En aliaj lingvoj
- La angla: free
- La belorusa: свабодны, вольны
- La ĉeĥa: neobsazený, svobodný, volný
- La franca: libre
- La germana: frei
- La greka: ελεύθερος
- La hispana: libre
- La hungara: szabad, mentes
- La itala: libero
- La kataluna: lliure
- La kurda: azad
- La nederlanda: vrij
- La portugala: livre
- La rusa: свободный
- La slovaka: slobodný, voľný
- Volapuko: libik
- a. La germana: frei, ungebremst
- b. La belorusa: незалежны
- La germana: frei, unabhängig
- c. La germana: frei zugänglich, allgemein verfügbar
- ĉ. La belorusa: незаняты, вакантны, пусты
- La germana: frei, verfügbar
- La angla: linearly independent
- La franca: linéairement indépendant, libre (linéairement indépendant)
- La germana: linear unabhängig, linear unabhängig (-e Teilmenge), frei (-e Untermenge)
- La kataluna: linealment independent
- La pola: liniowo niezależny
- La portugala: linearmente independente
- La rusa: линейно независимый