Vorto: li
-
Ununombra virseksa triapersona pronomo.
li estas knabo, kaj ŝi estas knabino
li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo
Rimarko: La pronomo "li" estas fundamente, zamenhofe, tradicie kaj ankoraŭ de multaj personoj uzata por paroli pri nespecifa persono de nedifinita sekso. Sed ekde la 1970-aj jaroj ĉi tiu uzo kritikiĝis kiel sekse malegala kaj estas pli kaj pli evitata, anstataŭate de "li aŭ ŝi". Iuj opinias tion neperfekta solvo malkonvene longa, kaj ekde la 2010-aj jaroj ĝi estas krome kritikata de kelkaj kiel tro ekskluziva al neduumuloj. Responde al tiaj kritikoj aperis diversaj proponoj por novaj pronomoj, sed la sola tia propono, kiu iom enuziĝis estas "ri".
Rimarko: La rilato inter «li» kaj «ŝi» estas simetria kun la rilato inter «ĝi» kaj «li». La pronomo «ĝi» estas la plej ĝenerala, kaj principe povas rilati al ĉio ajn. La frazo «la pezo de objekto estas proporcia al ĝia maso» implicas ankaŭ ke «la pezo de ulo estas proporcia al lia maso». Tamen laŭ la lingva konvencio oni opinias malkonvena apliki «ĝi» al objekto kies uleco estas konata en la kunteksto, precipe se temas pri konkreta persono. Tute simile, malkonvenas apliki «li» al ulo kies ineco estas konata.
Rimarko: En iuj situacioj ankaŭ nedifinita «li» povas roli, per kontrasto al «ŝi», kiel pronomo strikte virseksa: ĉiu «li» havas sian «ŝi». Tio similas kontrastigon inter la aĵgenra «nenio» kaj la ulgenra «neniu»: «vi diris, ke en la ĉambro estis nenio; sed eble tie estis iu?».
-
Ĝenerala ununombra triapersona pronomo, uzata por diri ĝeneralaĵon pri nespecifa persono de nedifinita sekso.
Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon
la pronomon «li» ni povas uzi por homo en ĉiu okazo kiam lia sekso estas por ni indiferenta
esperantisto estas nomata ĉiu persono , kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiuj celoj li ĝin uzas
por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando
se iu telefonos, demandu lian nomon kaj kion li volas
Iu venis; demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas, sendu lin al mi ne, mi decidis alie: sendu ĉiun, kiu ajn li estos
se vendos sin al vi via frato, hebreo aŭ hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco
En aliaj lingvoj
- Ido: ilu, il
- La angla: he
- La belorusa: ён
- La bretona: eñ
- La bulgara: той
- La ĉeĥa: on
- La ĉina: 他 [tā]
- La finna: hän
- La franca: il, lui (placé après le verbe, traduit li-n), le (placé avant le verbe, traduit li-n)
- La germana: er
- La greka: αυτός, εκείνος
- La hebrea: הוא
- La hispana: él
- La hungara: ő (férfi)
- La indonezia: dia (laki-laki)
- La japana: 彼 [かれ], あの男 [あのおとこ]
- La kataluna: ell
- La nederlanda: hij
- La okcidentfrisa: hy
- La pola: on
- La portugala: ele
- La rusa: он
- La sveda: han
- Tokipono: ona, pi mije ni
- Volapuko: om
- Ido: lu
- La angla: they, he
- La finna: hän
- La germana: er
- La hungara: ő (általában)
- La indonezia: dia
- La nederlanda: hij
- La okcidentfrisa: hy
- La sveda: hen
- Tokipono: ona
- Volapuko: on