Vorto: levo

  1. Ago levi, rezulto de tiu ago.

    • per levo de la mano Vi promesis doni al ili

    • la levo de la apostoloj al sacerdota rango

    • levo de voĉo

    • knabino flirtas per levo de sia granda, brodita ŝalo

    • vi, kun subita, spasma pugolevo ekrigidiĝas en ekstaza pont'

    • kun kolera ŝultrolevo li forĵetis la ideon

  2. Ne konfuzu kun levo (bulgara monunuo).

  3. Monunuo de Bulgarujo.

    • la biblioteko tenas ĝis nun konstantan prezon de po 5 levoj (egalvalore al 2,5 eŭroj) por unuopa volumo

    • en la ĉefurbo estas produktata 33 % de la MEP de la lando aŭ ĉirkaŭ 18,6 miliardoj da levoj por la jaro 2007

  4. Ne konfuzu kun levo (altigo).

En aliaj lingvoj

    • La ĉeĥa: zdvih, zdvižení, zvýšení
    • La franca: lever (fait de lever), élévation (fait de lever), haussement (fait de lever)
    • La germana: Heben, Anheben
    • La hungara: emelés, felemelés, felállítás, felvetés
    • La pola: podniesienie
    • La rusa: подъём, поднятие
    • La slovaka: zdvih, zvýšenie
    • La belorusa: леў (грашовая адзінка)
    • La bulgara: лев
    • La ĉeĥa: zdvih, zdvižení, zvýšení
    • La franca: lev
    • La germana: Lev
    • La hungara: leva
    • La indonezia: lev
    • La kataluna: lev
    • La nederlanda: lev
    • La pola: lewa (waluta Bułgarii)
    • La portugala: lev
    • La slovaka: zdvih, zvýšenie