Vorto: lerta

  1. Kapabla facile kaj laŭcele fari ion pro la rapideco kaj fleksebleco de siaj movoj.

    • mi saltas tre lerte

    • lerta metiisto, ĥirurgo

    • lertaj manoj

    • leonoj kaj tigroj simile al lertaj katoj saltadis inter la verdaj plektobariloj

    • rapide kaj lerte kuradis lacertoj

  2. Kapabla facile kaj laŭcele plenumi ion pro la rapideco kaj trovemeco de sia penso.

    • li estas nelerta kaj naiva provincano

    • lerta politikisto, oratoro

    • lerta en sia profesio

    • lerte kaŝi ion

  3. Farita laŭ lerta maniero.

    • lerta laboro, dancado

    • per lerta admono (reklamo) alfluas la mono

En aliaj lingvoj

    • La angla: skillful
    • La belorusa: умелы, спрытны, упраўны, увішны, удалы, хвацкі, майстэрскі
    • La ĉeĥa: dovedný, obratný, zběhlý, zručný
    • La franca: adroit, agile, habile
    • La germana: geschickt
    • La hispana: hábil, diestro, ágil
    • La hungara: ügyes
    • La nederlanda: handig, bekwaam
    • La portugala: esperto, ágil, habilidoso, hábil
    • La rusa: умелый, ловкий, искусный
    • La slovaka: obratný, zručný, šikovný
    • La sveda: skicklig
    • La germana: fähig
    • La germana: kunstvoll