Vorto: lepro

  1. Infekta haŭta malsano, karakterizata per ulceroj kaj gangrenoj, kiuj iom post iom difektas kaj forkonsumas la haŭton kaj karnon.

    • jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo

    • se li vidos, ke la haroj sur la infektaĵo fariĝis blankaj kaj la infektaĵo aspektas pli profunda ol la haŭto de lia korpo, tiam ĝi estas infektaĵo de lepro

    • favaj hundoj, la lepro vin manĝu!

    • tiutempe oni sciis, ke lepron kaŭzas la bacilo Mycobacterium leprae, sed ĝis tiam neniu sukcesis kultivi tiun bacilon en laboratorio, por ebligi detalajn studojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: leprosy
    • La belorusa: праказа, лепра
    • La bretona: lovrnez
    • La bulgara: проказа, лепра
    • La franca: lèpre
    • La germana: Aussatz, Lepra, Hansensche Krankheit
    • La greka: λέπρα
    • La hispana: lepra
    • La hungara: lepra
    • La kataluna: lepra
    • La nederlanda: lepra, melaatsheid
    • La pola: trąd, lepra
    • La portugala: hanseníase, lepra
    • La rumana: lepră
    • La rusa: проказа (болезнь)