Vorto: leono

  1. Specio de pantero (Panther leo), rabobesto el Afriko kaj Okcidenta Azio, kies virseksulo portas densan kolhararon.

    • al leono ne donu la manon

    • kion rajtas leono, ne rajtas azeno

    • ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon

    • la leono nur unu fojon ekblekis, kaj ĉiuj forsaltis.

    • jen la popolo stariĝas kiel leonino Kaj leviĝas kiel leono

    • la plej kuraĝa, kiu havas koron, similan al la koro de leono

    • sur ĝiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn kaj palmojn

    • kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo

En aliaj lingvoj

    • La angla: lion
    • La belorusa: леў
    • La bretona: leon
    • La bulgara: лъв
    • La ĉeĥa: lev
    • La franca: lion
    • La germana: Löwe
    • La greka: λιοντάρι
    • La hebrea: אריה
    • La hispana: león
    • La hungara: oroszlán
    • La indonezia: singa
    • La itala: leone
    • La kataluna: lleó
    • La nederlanda: leeuw
    • La pola: lew
    • La portugala: leão
    • La rusa: лев
    • La slovaka: lev
    • La sveda: lejon
    • La turka: aslan