Vorto: lento

  1. Genro el familio fabacoj (Lens), kun manĝeblaj platrondaj semetoj.

    • kampoparto plena de lentoj

  2. Tia semgrajno uzata por manĝoj.

    • Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj

    • prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj ŝutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon

    • la fratinoj ĉikanis ŝin ĉiamaniere, mokis kaj ŝutis al ŝi la pizojn kaj lentojn en la cindron, kaj ŝi devis sidi longe kaj elekti ilin

    • rizo, nudeloj kaj lentoj, ekzemple, restas manĝeblaj dum jaroj sed, ĉar ili surhavas la daton, neniu vendisto riskas lasi ilin sur la bretoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: lentil
    • La belorusa: сачавіца, сачыўка
    • La bretona: fer (plant)
    • La bulgara: леща
    • La ĉeĥa: čočka
    • La franca: lentille (plante)
    • La germana: Linse
    • La hispana: lenteja
    • La hungara: lencse
    • La nederlanda: linze
    • La persa: عدس
    • La pola: soczewica
    • La portugala: lentilha
    • La rusa: чечевица
    • La sveda: lins (växt)
    • La turka: mercimek