Vorto: legomo

  1. Iu ajn kulturata vegetaĵo kun manĝeblaj partoj (escepte de dolĉaj fruktoj kaj spicoj).

    • foliolegomoj

    • radikaj kaj tuberaj legomoj

    • fruktolegomoj

    • florolegomoj

    • tigolegomo

    • ekologia legomo

    • sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon, kukumojn kaj aliajn legomojn

    • el la enŝutita tero kreskis en unu el ili plej bela poreo kiu prezentis la tutan legomĝardenon de la maljunaj geedzoj

    • sinapa semeto estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj kiuj estas sur la tero, tamen semite kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj kaj elmetas grandajn branĉojn

    • japanoj montras al ĉinoj kiel kultivi bonkvalitajn legomojn taŭgajn por japana merkato kaj rezulte grandkvante importas el Ĉinio

En aliaj lingvoj

    • La angla: vegetable
    • La belorusa: плод (гародніны)
    • La bretona: legumaj (pl.)
    • La bulgara: зеленчук
    • La ĉeĥa: zelenina
    • La ĉina: 蔬菜
    • La franca: légume
    • La germana: Gemüse
    • La hinda: सब्ज़ी [sabzī]
    • La hispana: verdura, hortaliza
    • La hungara: zöldség
    • La kataluna: llegum
    • La nederlanda: groente
    • La pola: jarzyna, warzywo
    • La portugala: legume
    • La rusa: овощ
    • La slovaka: (kuchynská), zelenina
    • Tokipono: kili