Vorto: legi

  1. (transitiva) Sekvi per okuloj skribitan tekston kaj ĝin diri voĉe aŭ mense.

    • legi leteron, libron, manuskripton, hieroglifojn

    • infano lernanta legi

    • sciantaj skribi kaj legi

    • la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn

    • ni legas en gazetoj, ke...

    • la lastan verkon mi legis kun granda intereso; mi trovas ĝin bonega

    • tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof

    • de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento

    • aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn

    • legi per la fingroj

  2. (transitiva) (figure) Trovi sencon de io laŭ ĝia ekstera aspekto.

    • a. Diveni ies penson laŭ la ŝajno.

      • en lia fizionomio oni legis seriozecon

      • legi la kuraĝon sur ies vizaĝo

    • b. Trovi en iaj aperaĵoj antaŭsignojn.

      • mi legis el la ostoj, ke ĉio glatos

  3. (transitiva) Kopii datumon el malpli alta (periferia) nivelo de la memorhierarkio al pli alta (pli proksimen al la ĉefprocesoro).

    • legi dosierujon el periferia memoro en la ĉefmemoron

    • legi la valoron de nombrilo en la aritmetikilon

    • DVD-legilon

  4. (transitiva) Igi komputilon prezenti internan datumon en formo facile perceptebla de homo (home legebla).

    • mi ne sukcesis legi vian sondosieron

    • la nuna Kindlo ne povas legi EPUB-dosieron, eĉ ne per la konvertoservo

    • ĉiuj poŝlegiloj povas legi PDF-dosierojn, sed fojfoje kun mankoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: to read, play (a record)
    • La belorusa: чытаць
    • La bretona: lenn
    • La bulgara: чета, прочета
    • La ĉeĥa: číst, přečíst
    • La franca: lire
    • La germana: lesen
    • La greka: διαβάζω
    • La hispana: leer
    • La hungara: olvas
    • La indonezia: [baca] membaca
    • La itala: leggere
    • La kurda: xwendin
    • La nederlanda: lezen
    • La pola: czytać
    • La portugala: ler
    • La rusa: читать
    • La slovaka: čítať
    • Tokipono: lukin
    • Volapuko: liladön
    • La belorusa: прайграваць, узнаўляць
    • La portugala: abrir
    • La rusa: проиграть (звукозапись и т.п.), воспроизвести