Vorto: leciono
-
Instruaĵo kiu estas parto de kurso.
a. Tio, kion instruisto lernigas al lernanto.
doni, fari, preni lecionojn pri angla lingvo, muziko
doni al iu lecionon de moroj
b. Tasko por individua laboro, kiun lernanto devas mem fari kaj laŭbezone prezenti al la instruisto.
lerni, reciti, forgesi sian lecionon
-
(figure) Instruo de la sperto.
tiu akcidento servu al li kiel leciono
por malsaĝulo bastono, por saĝulo leciono
tio estas instrua leciono por ĉiuj
En aliaj lingvoj
- La angla: lesson
- La belorusa: урок
- La bretona: kentel
- La ĉeĥa: lekce, úkol
- La franca: leçon
- La greka: μάθημα
- La hispana: lección
- La nederlanda: les
- La pola: lekcja, pogadanka
- La portugala: lição, aula, ensinamento
- La rumana: lecție, conversație
- La rusa: урок
- La slovaka: lekcia, úloha; poučenie
- a. La germana: Lehre, Lektion
- La hungara: lecke
- La kataluna: lliçó, classe (lliçó)
- La sveda: lektion
- b. La franca: devoir (scolaire)
- La germana: Aufgabe, Hausaufgabe
- La hispana: deberes (escolar)
- La hungara: feladat, házi feladat
- La sveda: läxa
- La germana: Lehre, Lektion
- La hungara: lecke, tanulság
- La sveda: lektion