Vorto: leĝo
-
Deviga decido, proklamita de plej supera ŝtata aŭtoritato, ordonanta aŭ malpermesanta ion.
la civilaj, politikaj, kriminalaj, konstituciaj leĝoj
leĝo pri minejoj
doni, fari, voĉdoni, nuligi leĝon
la parlamentoj aprobis leĝon
leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas
leĝofaranto, leĝodonanto
leĝo pasintaĵon ne tuŝas
popola kutimo havas valoron de leĝo
nesciado de leĝo neniun pravigas
jam en 1912 ekvalidis leĝo pri la islama religio
la parlamento decidis leĝon kontraŭ etaj sindikatoj
la manksa insulo posedas siajn proprajn leĝojn, parlamenton, monon, flagon
-
Deviga regulo.
la leĝoj de la dececo, de la mondumaj rilatoj, de la moralo, de la ĝentileco
la leĝo de la pli forta
volo kaj deziro leĝojn ne konas
laŭ ĉiuj leĝoj de la arto
-
Natura principo; naturleĝo.
la leĝoj de la naturo
fonetikaj leĝoj
instrui la leĝojn de la fiziko
somero kaj vintro en ĉiu pejzaĝo obeas al aliaj leĝoj
En aliaj lingvoj
- La angla: law
- La belorusa: закон
- La bretona: lezenn
- La bulgara: закон
- La ĉeĥa: zákon
- La franca: loi
- La germana: Gesetz
- La greka: νόμος
- La hispana: ley
- La hungara: törvény
- La kataluna: llei
- La nederlanda: wet
- La portugala: lei
- La rusa: закон
- La angla: rule
- La angla: principle
- La rusa: закономерность