Vorto: latiso

  1. Kunmetaĵo el stangoj, dratoj, maldikaj traboj ks, ofte aranĝitaj paralele laŭ du ĉefaj direktoj, uzata por fari aĵurajn barilojn, ŝirmilojn, kribrilojn ks.

  2. Tia algebra strukturo (E,∨,∧), ke ambaŭ operacioj estas komutecaj kaj asociecaj, kaj ke x∨(x∧y) = x∧(x∨y) = x, kiuj ajn estas x,y∈E (sorbada regulo).

    • se (E,∨,∧) estas latiso, ankaŭ (E,∧,∨) estas

    • la aro de naturaj entjeroj, provizita per la operacioj plej granda komuna divizoro kaj plej malgranda komuna oblo estas latiso

    • Rimarko: La rilato x∧y = x difinas ordo-rilaton super E. Alternative kaj ekvivalente eblas difini latison kiel tian ordan aron (E,≤), ke por ajnaj du elementoj x, y de ĝi ekzistas iliaj infimo (signata per x∧y) kaj supremo (signata per x∨y).

En aliaj lingvoj

    • La angla: lattice
    • La belorusa: рашотка, крата, краты
    • La ĉeĥa: mříž, síťová mřížka
    • La franca: claie, treillage, treillis (treillage)
    • La hungara: rács, háló
    • La portugala: treliça, rede de metal, grade (de metal)
    • La slovaka: drôtené pletivo, mreža
    • La angla: lattice
    • La belorusa: крата, структура
    • La franca: treillis
    • La germana: Verband
    • La hungara: háló
    • La kataluna: reticle
    • La pola: krata
    • La rusa: решётка, структура