Vorto: latero

  1. Streko, limanta plurlateron; alternative: la longo de tiu streko.

    • la randojn de la lateroj oni nomas verticoj

    • la areo de rektangulo egalas al la produto de ĝia granda latero per la malgranda

  2. (de angulo) Ĉiu el la du duonrektoj, ĝin konsistigantaj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: side (of a polygon)
    • La belorusa: бок (вугла або многавугольніка)
    • La ĉeĥa: strana (mnohoúhelníka)
    • La franca: côté (d'un angle ou polygone), arête (geom.)
    • La germana: Seite, Schenkel
    • La hispana: lado (de un polígono o ángulo)
    • La hungara: oldal, szár
    • La nederlanda: zijde (v.e.meetkundig voorwerp)
    • La pola: bok (wielokąta)
    • La portugala: lado
    • La rusa: сторона (угла или многоугольника)
    • La slovaka: rameno, strana
    • La angla: side (of an angle), arm (of an angle)
    • La pola: ramię (kąta)