Vorto: lasta
-
Estanta post ĉiuj ceteraj en tempo aŭ spaco.
li alvenis la lasta
la lastaj tagoj de libertempo
la lasta kvaronluno
la lastan fojon, kiam mi vidis lin
tia estis ĝis la lasta tempo la opinio de la Esp-istaro
la plej lastaj (novaj) eltrovoj de la scienco
plej bone ridas, kiu laste ridas
en tiu nobla vetbatalo, ni ne volas resti inter la lastaj
lastaj paĝoj de libro
esti ĉe la lasta vico de la aŭdantaro
loĝi ĉe la lasta etaĝo
en Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo
la komitato transdonu siajn konsilojn al nia L. K. por ke tiu ĉi lasta esploru la aferon
lastmoda
-
Estanta post ĉiuj aliaj laŭ la ordo aŭ rango en serio.
esti la lasta en konkurso
lasta sed ne malplej valora
lastvice, nelastrange
-
Post kiu ekzistas neniu alia en tempo aŭ spaco: ekstrema.
por la lasta fojo mi vin admonas
ĉe lia lasta horo
eluzi siajn lastajn fortojn
elspezi sian lastan monon
lasthoraj informoj
pluraj el miaj infanoj mortis, jen la du lastaj
la lasta (mondfina) juĝo
la lasta (decida) vorto en tiu afero ne estas ankoraŭ parolita ( vorto)
ĝis la lastaj limoj de la tero
la lasta limo de la pacienco
En aliaj lingvoj
- La angla: last
- La belorusa: апошні
- La bretona: diwezhañ
- La ĉeĥa: poslední
- La franca: dernier
- La germana: letzt
- La greka: τελευταίος
- La hebrea: אחרון
- La hispana: último
- La hungara: utolsó
- La indonezia: [akhir] terakhir
- La itala: ultimo
- La nederlanda: laatste
- La pola: ostatni
- La portugala: último, derradeiro, final
- La rumana: ultim
- La rusa: последний
- La slovaka: posledný