Vorto: lasi
-
(transitiva) Ne plu teni, ne plu konservi.
ricevinte baton sur la mano li lasis (lasis fali) sian bastonon
lasu tiun malpuran paperon
la febro lasis min
lasi sian lokon
lasi sian oficon pro malsano, la laboron por iri promeni
-
(transitiva) Ne preni kun si; restigi sur iu loko aŭ en iu stato.
lasi libron sur la tablo, infanon ĉe la hejmo
lasu la bastonon kaj prenu la pluvombrelon
lasi lokon neokupita
lasu min sola
mi ne povas lasi lin senhelpe
li min lasis libera
lasu ŝin trankvila
-
(transitiva) Ne malhelpi.
li min lasos libere iri
lasi sin peli de la ondoj
lasu, ke mi aŭskultu
lasu, mi ne volas diskuti kun vi
mi pacience lasis lin paroli
lasu min rakonti al vi...
transdoni la aferon al ies dispono, sen timo, ke li lasos ĝin fali
lasu la infanojn veni al mi
li bedaŭrinde lasis forkuri la ŝteliston
ne lasu min forgesi pri la horo
ĉi tiu tamen ne lasis sin fortimigi
oni ne devas tion ĉi lasi rimarki
ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi aŭ lasi, ke la akvo fermiĝu super ŝi?
mi lasis lin al la kaprico de lia koro, ke li iru laŭ siaj intencoj
-
(transitiva) Transdonante ne konservi.
lasi riĉan heredaĵon al siaj gefiloj
lasi al servisto la ŝlosilojn de sia domo
-
(transitiva) Ne malhelpi iri.
ŝteliston neniu lasas en sian domon
min lasu for!
Rimarko: Kvankam oni trovas iom ofte ĉe Z la verbon lasi uzata antaŭ infin. en senco de igi, tiu germanismo, kiu povas naski konfuzon, estas nepre evitinda: li lasis poluri sian kronon; vi lasis min voki (vi igis voki min).
En aliaj lingvoj
- La angla: leave
- La belorusa: пускаць, адпускаць, пакідаць
- La ĉeĥa: nechat, opustit, propustit, zanechat
- La franca: laisser
- La germana: lassen, fallenlassen, loslassen, verlassen
- La hispana: dejar, abandonar
- La hungara: elenged, elhagy
- La itala: lasciare
- La kekĉia: ach̕ab̕ank
- La nederlanda: laten, toelaten, loslaten
- La portugala: deixar, largar, abandonar, permitir
- La rusa: пустить, отпустить, оставить
- La slovaka: opustiť, zanechať
- La belorusa: пакідаць
- La germana: lassen, zurücklassen, hinterlassen
- La hungara: hagy, otthagy
- La rusa: оставить
- La belorusa: дазваляць, дапускаць
- La germana: lassen, freilassen, loslassen, in Ruhe lassen
- La hungara: hagy, enged
- La rusa: позволить, допустить
- La belorusa: пакідаць
- La germana: nachlassen, hinterlassen
- La hungara: ráhagy, átenged
- La rusa: оставить
- La belorusa: пускаць
- La bretona: lezel, leuskel
- La hungara: hagy, enged
- La rusa: пустить