Vorto: larĝa

  1. Granda laŭ la dimensio larĝo; havanta difinitan grandon laŭ tiu dimensio.

    • larĝa strato, lito, mano, pordo, brusto, fasado de domo

    • larĝa kvieta rivero

    • larĝa ĉapelo

    • ĉapelo kun larĝaj randoj

    • rubando larĝa je du centimetroj

    • vojeto du paŝojn larĝa

    • akvolilioj kun siaj larĝaj verdaj folioj

    • faru ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon

  2. (figure) Vasta, multampleksa.

    • promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa

    • larĝa vesto

    • larĝa spirito

    • havi larĝan konsciencon

    • vivi larĝe kaj lukse

    • vorto uzata larĝ(a)sence

    • plilarĝigi robon

    • larĝigi la debaton

    • tiam la ebloj de teknika progreso larĝiĝos

En aliaj lingvoj

    • La angla: broad, wide
    • La belorusa: шырокі
    • La bretona: ledan
    • La bulgara: широк
    • La ĉeĥa: široký
    • La franca: ample, coulant (à l'esprit large), généreux, large
    • La germana: breit
    • La greka: πλατύς, φαρδύς
    • La hispana: ancho
    • La hungara: széles, bő, tág, tágas, nagyarányú
    • La itala: largo
    • La kataluna: ample
    • La nederlanda: breed
    • La persa: پهن, عریض
    • La pola: szeroki, luźny, przestrzenny, rozłożysty
    • La portugala: largo
    • La rumana: larg, desprins, spațios, răspândit
    • La rusa: широкий, обширный
    • La turka: geniş
    • La kataluna: vast, extens
    • La persa: پهناور, وسیع, گشاد, گشاده‌دست, گشاده‌روان