Vorto: lapo
-
Genro el familio asteracoj (Arctium), kun alkroĉiĝemaj globaj fruktoj.
sub granda folio de lapo
la suno varmege lumis sur ĉiuj verdaj lapoj
neniam lapo kreskas sola, ne, kie unu kreskas, tie kreskas ankaŭ aliaj, ĝi estas io belega, kaj la tuta belegaĵo estas mangaĵo por limakoj
-
La alkroĉiĝema frukto de tiu planto.
mi jam alkroĉiĝis al mia kandidato kiel lapo
li komencis kuri kaj provis liberiĝi de la teda griza simio, sed tiu sidis firme kiel lapo
En aliaj lingvoj
- La angla: burdock
- La belorusa: лопух, дзядоўнік
- La franca: bardane
- La germana: Klette
- La hungara: bojtorján (növény)
- La kataluna: llapassa, rapalassa
- La nederlanda: klit
- La pola: łopian
- La portugala: bardana, bardana-maior, erva-dos-pergamassos, erva-dos-tinhosos, pergamassa, pergamasso, pergamasso-maior
- La rusa: лопух
- La sveda: kardborre
- La angla: burdock bur
- La hungara: bojtorján (termés)
- La pola: rzep
- La rusa: репей
- La germana: Klettverschluss