Vorto: lanugo
-
Tre delikata, maldika kaj malpeza plumaro, kovranta la ventron de la birdoj sub la pli dikaj plumoj.
lanuga litkuseno
-
Tre delikata hararo unuafoje kreskanta sur lipoj, vangoj kaj mentono de junuloj.
inter la nazo kaj la buŝo de la junulo estas komenco de projekto de lanugo
-
Io simila al lanugo.
la lanugo de persiko
lanugaj folioj, florbutonoj
la branĉoj lanugaj de neĝo
En aliaj lingvoj
- La angla: down
- La belorusa: пух, пушок
- La bretona: marbluñv
- La ĉeĥa: chmýří, prachové peří
- La franca: duvet
- La germana: Daune, Flaumfeder
- La hispana: plumón
- La hungara: pihe, tollpihe
- La nederlanda: dons
- La pola: pierze, puch
- La portugala: lanugem
- La rumana: pene, puf
- La rusa: пух, пушок
- La slovaka: chmýrie, jemné chĺpky, páperie
- La sveda: dun
- La angla: fluff, nap
- La bretona: marblev
- La germana: Flaum, Milchbart
- La hispana: vello
- La hungara: piheszőrzet
- La portugala: buço
- La sveda: fjun
- La germana: Flaum
- La hispana: pelusa, pelusilla
- La hungara: pihe
- La portugala: cotão
- La sveda: fjun