Vorto: lanterno
-
Lampo kun ĉirkaŭa diafana aŭ travidebla ŝirmaĵo kontraŭ trablovoj.
venis tien kun lanternoj kaj torĉoj
ili ambaŭ troviĝis sub lanterno kaj la lumo falis rekte sur ŝian vizaĝon
paperaj lanternoj radiis kiel grandaj diafanaj tulipoj
ricevi la postenon sur la lanterna kolono
trajnfina lanterno
-
Aĵura elstaraĵo sur tegmento aŭ kupolo, kiu enlasas naturan lumon en la suban ĉambron.
la 28-an de Decembro de 1511a subite falis la luksa kupolo kaj lanterno, kiu arogante kronis la konstruaĵon
En aliaj lingvoj
- La angla: lantern
- La belorusa: ліхтар
- La bretona: letern
- La ĉeĥa: laterna, lucerna, závěsná svítilna
- La franca: lanterne
- La germana: Laterne, Lampion
- La greka: φανάρι
- La hungara: lámpa, lámpás
- La nederlanda: lantaarn
- La persa: فانوس
- La pola: świetlik
- La portugala: lanterna
- La rumana: lanternă
- La rusa: фонарь
- La slovaka: lampáš
- La sveda: lykta