Vorto: lango

  1. Movebla mola karna organo en la buŝo, servanta por gustumi kaj paroli.

    • montri la langon al la kuracisto

    • manĝi bovlangon

  2. Tiu organo, ĉe la homo, konsiderata kiel sidejo de parolkapablo.

    • ili parolas kun mi per mensogema lango

    • milda, malpia

    • mia lango parolos veron

    • gardi sian langon

    • plej bona gvidilo estas lango

    • lia nomo estas sur ĉies lango

    • «Fajro sur mia lango»

  3. (figure) Io simila al lango.

    • longaj langoj de flamo

    • terlango

En aliaj lingvoj

    • La angla: tongue
    • La belorusa: язык
    • La bretona: teod
    • La bulgara: език (анатомия)
    • La ĉeĥa: jazyk (v ústech)
    • La franca: langue (organe)
    • La germana: Zunge
    • La greka: γλώσσα
    • La hispana: lengua
    • La hungara: nyelv (szerv)
    • La indonezia: lidah
    • La itala: lingua (anat.)
    • La nederlanda: tong
    • La pola: język (część ciała)
    • La portugala: língua
    • La rumana: limbă (anatomie)
    • La rusa: язык (орган)
    • La slovaka: jazyk
    • La sveda: tunga
    • La turka: dil