Vorto: lando

  1. Surtera difinita regiono konsiderata kiel formanta apartan tuton laŭ geografia vidpunkto.

    • multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn

    • lando dezerta

    • la eŭropaj landoj

    • Rimarko: PV kaj PIV2 donas al la vorto lando ankoraŭ unu sencon, kopiitan el «Le Petit Larousse»: «Patrujo», kun la ekzemploj: li sopiris al sia lando; la lando de miaj avoj. Laŭ mi, tio ne estas senco de la vorto lando, sed difino de la posedo rilate al tiu vorto. Tute simile «mia urbo» estas la urbo kie mi loĝas (aŭ naskiĝis), kaj «mia universitato» supozeble estas la universitato kie mi studas aŭ instruas (tial, cetere, «mia lando» ne nepre estas por mi la lando kie mi naskiĝis; egale aŭ eĉ pli bone ĝi povas esti la lando kie mi normale loĝas). Krome, de PV ĝis PIV2 aperas la malklara kaj neatribuita ekzemplo mia vilaĝo restas por mi la plej kara lando, kiu por mi signifus (se entute ĝi ion signifus) ion tute alian ol intencis ĝiaj aŭtoroj: mi emus interpreti tion proksimume kiel «mia vilaĝo restas por mi mia universo», kaj mi ne vidas en ĝi klaran indikon al tio ke ĝi estus mia naskiĝloko. Ĉiel ajn, trudi al la vorto lando la sencon «patrujo» estas malutile (ĉar konfuze), malnecese (ĉar ekzistas la klaraj kaj tradiciaj vortoj «patrujo», «patrolando») kaj malĝuste: en Esperanto ĝi simple ne havas tiun sencon. Almenaŭ por mi la frazoj Malamiko invadis la landon kaj Malamiko invadis la patrujon ne estas sinonomaj.

  2. Natura regiono.

    • la ĉirkaŭa lando estas bela kaj riĉa

    • li ekrigardis al la tuta lando de la ĉirkaŭaĵo, kaj li vidis, ke jen fumo leviĝas de la tero

  3. Regno.

    • Pollando

    • ĉiu regnano sciu, ke li devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando

    • nia lando venkos

    • ministro pri enlandaj aferoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: land
    • La belorusa: краіна, край, зямля
    • La bretona: bro
    • La ĉeĥa: země, krajina, stát, země, území
    • La ĉina: 地区 [dìqū]
    • La franca: pays
    • La germana: Land
    • La greka: χώρα
    • La hebrea: ארץ
    • La hispana: país, tierra
    • La hungara: ország, föld
    • La indonezia: negara, negeri
    • La kataluna: terra, país, territori
    • La kurda: welat
    • La nederlanda: land
    • La pola: kraj
    • La portugala: país, região
    • La rumana: ţară, regiune, ţinut
    • La rusa: страна
    • La slovaka: krajina, štát
    • La taja: ประเทศ
    • La turka: ülke
    • Tokipono: ma
    • Volapuko: laned
    • La germana: Umland, Region, Gebiet
    • La hungara: föld, táj, vidék
    • La pola: kraina
    • La germana: Staat, Land, Reich
    • La hungara: ország
    • La pola: królestwo