Vorto: landlimo
-
Limo inter du landoj.
fermi la landlimojn al la internacia trafiko
du cervoj saltadis apude kaj akompanis ilin ĝis la landlimo
ĉe la landlimo li donas al ni pasporton
ĉe landlimo inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro
Vienanoj kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo
Seborgo troviĝas apud la landlimo kun Francio kaj apud Mediteraneo
Pogranicze estas fondita antaŭ 10 jaroj de kvar personoj sur terpeco apud la landlimo pol-litova-belorusia
En aliaj lingvoj
- La angla: national boundary, national border
- La belorusa: мяжа, граніца
- La ĉeĥa: hranice země, státu
- La franca: frontière
- La germana: politische Grenze, Landesgrenze
- La hungara: országhatár
- La pola: granica państwa
- La rusa: граница, государственная граница
- La slovaka: hranica krajiny