Vorto: laiko
-
Ekleziano kiu ne estas kleriko aŭ monaĥo.
-
(figure) Homo, ne havanta apartan kompetentecon; nefakulo, malspertulo.
laiko en lingvistiko ofte ne konscias la alilandan devenon de esprimo, kiun li uzas
komputila laiko
Rimarko: La metaforo implicas ke la klerikoj estas pli kleraj; tio certe malveras en (ekz-e) ortodoksismo, kie la laikoj partoprenas en la ekleziaj aferoj (inklude la konciliojn), profesoras en pastraj altlernejoj kaj tiel plu; absolute maleblas uzi la rusan «мирянин» por diri «diletanto» ‐ male, oni trovas tute senironiajn tekstojn pri «du eminentaj teologoj laikaj, Ĥomjakov kaj Kirievskij». Oni do prefere uzu tiusence la vorton profanulo (ankaŭ Zamenhof uzis la «profan»-vortojn por esprimi nekompetenton).
En aliaj lingvoj
- La angla: layman
- La ĉeĥa: laik, nikoli kněz nebo mnich
- La franca: laïc (subst.), laïque (subst.)
- La germana: Laie
- La greka: λαϊκός
- La hungara: laikus, világi
- La kataluna: laic (subst.)
- La nederlanda: leek
- La pola: laik, świecki
- La portugala: leigo
- La rusa: мирянин
- La slovaka: diletant, neodborník
- La angla: layman, non-professional
- La franca: béotien (subst., fig.), ignare (subst.), ignorant (subst.), inculte (subst.)
- La hungara: laikus, nem szakmai
- La kataluna: llec (subst.)
- La pola: laik, dyletant, ignorant
- La rusa: профан