Vorto: lago

  1. Vasta etendaĵo da akvo, ĉiuflanke limigita de tero.

    • la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj

    • Dio kondukas vin en landon bonan , en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj

    • li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago

    • la alia bordo de la lago

    • spegulklara lago

    • la lago briletis kiel fandita stano

    • Ĝeneva lago

En aliaj lingvoj

    • La angla: lake
    • La belorusa: возера
    • La bretona: lenn (dour)
    • La bulgara: езеро
    • La ĉeĥa: jezero
    • La ĉina: 湖 [hú]
    • La franca: lac
    • La germana: See
    • La greka: λίμνη
    • La hispana: lago
    • La hungara: tó
    • La indonezia: danau
    • La itala: lago
    • La nederlanda: meer (zn.)
    • La pola: jezioro
    • La portugala: lago
    • La rumana: lac
    • La rusa: озеро
    • La slovaka: jazero, pleso
    • La sveda: sjö
    • La turka: göl