Vorto: lafo
-
Magmo, kiu elfluas el vulkanoj kaj solidiĝas malvarmiĝante.
kuirita en infer' ‐ ĝi estis brula kiel lafo
historie Oyama erupcias ĉ. ĉiun 20an jaron: elfluas lafo kaj post kelkaj semajnoj ĉio finiĝas
fortaj eksplodoj ne okazas dum la erupcio de baza magmo, sed estiĝas rapide fluantaj lafofluoj
Pompejo ne estis superŝutita de ĝia lafo sed de 10 metroj da cindro kaj lafoŝtonetoj
jam erupciis Niŝinoŝima en 1973, sed 40 jarojn poste la lafo grandigis kaj altigis la insulon
En aliaj lingvoj
- La angla: lava
- La belorusa: лава (вулканічная)
- La bretona: lava, maen-teuz
- La franca: lave
- La germana: Lava
- La greka: λάβα
- La hispana: lava
- La hungara: láva
- La indonezia: lahar, lava
- La kataluna: lava
- La nederlanda: lava
- La pola: lawa
- La portugala: lava
- La rumana: lavă
- La rusa: лава
- La sveda: lava