Vorto: laŭta
-
Forte, intense aŭdebla.
laŭta voĉo, ĝemo, krio, sono, bruo, rido, ĝojo
ĉi tie precipe la printempo estas laŭtega, plena je bruo de la riveroj
laŭte ridi, plori
laŭte legi
laŭte eldiri sian opinion
-
(figure) Emfaza, efekta.
laŭtaj frazoj, projektoj
Volapük povis nur pase entuziasmigi la homojn sub influo de laŭtaj reklamoj
En aliaj lingvoj
- La angla: loud
- La belorusa: гучны, голасны, зычны
- La bretona: trouzus, kreñv (mouezh, trouz), uhel (mouezh, trouz)
- La ĉeĥa: hlasitý
- La franca: fort (bruit), haute (voix)
- La germana: laut
- La hispana: alto
- La hungara: hangos
- La kataluna: alt
- La nederlanda: luid
- La pola: głośny, gromki
- La portugala: alto (som)
- La rusa: громкий
- La pola: głośny