Vorto: laŭ

  1. Prepozicio montranta.

  2. Sekvatan linion, itineron aŭ direkton; longforman objekton, kies randon oni sekvas dum movo.

    • ili elmoviĝis de la monto Hor laŭ la vojo al la Ruĝa Maro

    • Aĥab iris aparte laŭ unu direkto, kaj Obadja iris aparte laŭ alia direkto

    • Li distranĉis laŭ la mezo

    • hieraŭ mi vidis dek unu cignojn kun oraj kronoj sur la kapo, naĝantajn malsupren laŭ la torento

    • ŝi malleviĝis laŭ la trunko

    • li venas laŭ la ŝtuparo mallaŭte, ĉar li havas sur la piedoj nur ŝtrumpojn

    • la verda folio naĝis pluen, laŭ la fluo de la rivero

    • oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte

    • li amis promeni laŭ la tombejo

    • Rimarko: Troviĝas ekzemploj, en kiuj la prepozicio enkondukas ne nomon de linio, sed de ia surfaco, sur kiu okazas la koncerna movo, kiel en: nuboj nigraj, pelataj de vento, rapide kuris laŭ la malafabla ĉielo; laŭ lia ruĝa vizaĝo fluis ŝvito; [fluganta cikonio kunpuŝiĝis kun ŝipo], glitis malsupren laŭ la velo kaj bum! ĝi troviĝis sur la ferdeko. En estas averto, ke tia uzado estas nekonsilinda, kaj ke oni prefere uzu sur. Ŝajnas tamen, ke laŭ aldonas interesan nuancon, ke la movo sekvas linian trajektorion inkluzivatan en la koncerna surfaco.

  3. Obeatan ordonon, konsilon, senton, deziron, leĝon, kutimon....

    • mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro

    • en neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon

    • ĝi estu laŭ viaj vortoj

    • li pagu laŭ decido de juĝantoj

    • laŭ iliaj leĝoj ne kondutu

    • laŭ signo de Herhar, Pentuer iris en la fundon de la kaverno

    • laŭ la konsilo de l' patro komencis noti la impresojn

    • de kie vi scias, ke ĉio ĉi ne estas farata laŭ la volo de l' faraono?

    • laŭ lia postulo, unu el la egiptaj oficiroj eltiris sian bronzan glavon

    • Patroklo bruligita, laŭ la greka moro

    • laŭ niaj sanktaj leĝoj, mia dekreto ne sufiĉas por malfermi al ni la kelojn de Labirinto

    • li volas agi laŭ sia kapo

    • ni vagadis tie ĉi kaj tie laŭ nia plaĉo kaj bontrovo

    • mi agis laŭ mia konscienco

  4. Cirkonstancon, de kiu dependas la maniero plenumi la agon aŭ la karaktero de la objekto.

    • birdo kantas laŭ sia beko

    • Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni

    • starigu la tabernaklon laŭ ĝia modelo, kiu estis montrita al vi

    • li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo

    • ili sidiĝis antaŭ li, pli maljuna laŭ sia maljuneco kaj pli juna laŭ sia juneco

    • jen estas la nomoj de la filoj de Levi laŭ naskiĝo

    • arĝenta kaliko de sepdek sikloj, laŭ la sankta siklo

    • la muŝo portis sian krepan veston laŭ la sama fasono, kiel nun

    • kelkaj homoj, vestitaj laŭ la tiuepoka modo, preteriris preter li

    • ŝatu amikon laŭ la dato de akiro

    • niaj temploj estis konstruataj laŭ plano, kiun desegnis la dioj mem

    • ni montras la ĉefajn direktojn, laŭ kiuj oni konstruas templojn kaj fosas kanalojn

    • ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero, laŭ siaj fortoj

    • kvankam ili donis al vi klarigojn laŭ sia povo, vi ne kontentiĝis

    • administru nin viaj ĉefoj konscience juste, ne laŭ sia malbona volo

    • danci laŭ muziko, laŭ muzikilo

    • danci laŭ ies fajfilo

  5. Fonton de konstato, pritakso, opinio, rakonto, kono....

    • mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno

    • poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono

    • laŭ la frukto oni arbon ekkonas

    • la homaranismo laŭ la opinio de s-ro D. estas kontraŭreligia

    • la pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco

    • laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj

    • Jakob vidis laŭ la vizaĝo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraŭ

    • laŭ niaj legendoj, Adamo forlasis la paradizon por Eva

    • la glora Istubar kunportis dokumentojn, laŭ kiuj Sargon estas nomita ambasadoro

    • laŭ miaj scioj, aŭdis ion pri la traktato kaj indignas

    • ili estis , kiel estis necese laŭ la kalkuloj de l' faraono

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: па, паводле, у адпаведнасьці з, адпаведна, згодна
    • La franca: selon, à, d'après, à la mesure de, dans la mesure de, le long de, en proportion de, en fonction de, conformément à, en suivant (le long de), suivant (prép.)
    • La hispana: según
    • La indonezia: [dasar] berdasarkan, [turut] menurut
    • La portugala: conforme, segundo (de acordo com), consoante (de acordo com)
    • La rusa: по, согласно, в соответствии с
    • La hispana: a lo largo de
    • La hungara: mentén
    • La germana: gemäß
    • La hispana: de acuerdo a
    • La hungara: szerint
    • La nederlanda: volgens
    • La hispana: de acuerdo a
    • La hungara: szerint
    • La nederlanda: naar, volgens
    • La hispana: de acuerdo a