Vorto: la

  1. Senfleksia difina artikolo, egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj, uzata antaŭ substantivo, por montri, ke la priparolata persono aŭ objekto estas jam konata aŭ ke oni parolas pri la tuta speco.

    • tial ni en prozo uzas ordinare la formon konstantan (la) kaj konservas la formon apostrofitan speciale por versoj

    • Rimarko: Oni ne uzas la antaŭ la propraj nomoj aŭ la titoloj, nek antaŭ la mallongigoj (PIV, UEA), nek antaŭ land- kaj urb-nomoj, se ilin ne antaŭas adjektivo, nek apud ambaŭ, ĉiuj, kies. Oni tamen kutime uzas la artikolon en geografiaj nomoj faritaj el komunaj vortoj: la Nigra Maro, la Flava Rivero..

    • Rimarko: La fina vokalo de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭata de apostrofo, precipe en poezio, kiam la artikolo sekvas prepozicion, kiu finiĝas per vokalo: tra l' mondo.

    • Rimarko: Forlaso de la artikolo en dubaj kazoj estas preferinda ol misuzo.

En aliaj lingvoj

    • Ido: la
    • La angla: the
    • La belorusa: (азначальны артыкль)
    • La bretona: al, an, ar
    • La bulgara: -ът, -та, -то, -те (postfikso je unua adj./subst.)
    • La ĉeĥa: člen určitý, člen určitý
    • La finna: (määräinen artikkeli)
    • La franca: le, la, les
    • La germana: der, die, das, des, dem, den
    • La hebrea: ה
    • La hispana: el, la, lo, los, las
    • La hungara: a, az
    • La kataluna: la, el, les, els
    • La nederlanda: de, het
    • La norvega: den, det
    • La okcidentfrisa: de, it
    • La pola: przedimek określony
    • La portugala: o, a, os, as
    • La rumana: articol (gramatică)
    • La rusa: (определённый артикль)
    • La slovaka: člen určitý
    • La sveda: (bestämd artikel)
    • Volapuko: (lartig fümik)