Vorto: kvieta
-
Ne ekscitanta la sentumojn, senmova, ebliganta facilan ripozon, paciga.
la sanktej' kvieta de l' diino
kvieta vetero, nokto, vento, strato (senbrua), urbo, maro, rivero, lumo (nelaciga)
kvieta akvo ŝiras la bordojn
en la kvieta fajro de la diamanto kuŝis mira sorto
li marŝis per malrapidaj kvietaj paŝoj
kvieta feliĉo
post krioj fariĝis kviete
-
Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian kaj pacan aspekton.
kvieta vizaĝo, gajeco (senmalica), malĝojo
oni rimarkis en ili inteligentecon kaj kvietan energion
longe mi silentis, estis kvieta kaj detenis min
leono kuŝis kvieta en la kaĝo
preni kviete la manon de iu
bestaro multnombra kviete manĝas sur kampo senombra
dolĉa ripozo, kviete silenta, regas denove en mia koro
-
Nekolerema, ne facile incitebla, pacema, malsovaĝa.
kvieta homo, besto
En aliaj lingvoj
- La belorusa: спакойны, ціхі, ціхамірны, рахманы
- La bulgara: тих, мирен
- La ĉeĥa: klidný, kvietní, pokojný, umírněný
- La franca: calme (adj.)
- La germana: ruhig, friedlich, still
- La hispana: tranquilo, apacible, sereno
- La hungara: nyugodt, csendes
- La nederlanda: rustig, stil (rustig)
- La pola: cichy, łagodny, spokojny
- La portugala: quieto, calmo, sereno(adj.), sossegado, manso, pacato, quedo, calmoso, chão (adj., o mar)
- La rumana: încet, blând, calm
- La rusa: спокойный, тихий, безмятежный
- La slovaka: pokojný, tichý, umiernený
- La germana: ruhig, ausgeglichen, gelassen
- La hispana: quieto, pacífico, tranquilo, calmado
- La hungara: nyugodt, kiegyensúlyozott
- La germana: sanft, friedfertig
- La hispana: manso
- La hungara: nyugodt, békés
- La rusa: кроткий