Vorto: kvazaŭa

  1. Proksimuma, preskaŭa, iaspeca.

    • ĉiu rakontado pri ia kvazaŭa (ŝajna, onidira) senviveco kaj senforteco de nia L.K. estas malvero

    • ĝi estis kvazaŭa longa ĝemo, kiu vagis en la nokto

    • estas kvazaŭa trompo, se oni silentas pri la vero

    • oni povis ekkoni el tio kun kvazaŭa certeco la evoluskalon de la astroj

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: уяўны
    • La finna: jonkinlainen, muka
    • La franca: une sorte de
    • La nederlanda: bijna, om zo te zeggen
    • La pola: bliski, pozorny, udany
    • La rumana: pretins
    • La rusa: мнимый