Vorto: kvazaŭ

  1. Konjunkcio uzata.

  2. Por enkonduki komparon pri verba ideo (ago aŭ stato) sub formo de supozo, plej ofte akcentante la nuran proksimumecon aŭ la malproksimecon de tiu komparo.

    • la patro frapis sur la pordo, kvazaŭ li estus fremdulo

    • ili levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus

    • ili amas sin reciproke, kvazaŭ ili estus fratoj

    • la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita

    • rezonu la problemon, kvazaŭ ĝi estus solvita

    • tiu manuskripto estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu

    • ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone kien ŝi iras

    • kvazaŭ Dio ne havus alian aferon ol zorgi pri via amuzo

    • ŝi kuris renkonte al li, kvazaŭ ŝi volus lin kisi, sed ŝi tion ne faris

    • Rimarko: La konjunkcio kvazaŭ per sia senco mem implicas nerealan modalon, kaj tial post ĝi la kondiĉa modo estas regula kaj ofta ‐ tamen uzo de indikativa formo ebligas precizigi la tempon de tia nereala modalo (kiu do ne estas reesprimata en la verbo): li vokas vin, kvazaŭ li volas ion komuniki nur al vi sola; de li eliras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo; ili faris mienojn, kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj; ili kredigas, kvazaŭ (ke) lingvo estas objekto natura, organa; ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉiuj steloj de la ĉielo defalas al ŝi; al li fariĝis, kvazaŭ lia koro volas krevi; subite eklumis, kvazaŭ la suno ekbrilis; estis tiel, kvazaŭ miloj da sonoriletoj ektintis; li havis tian senton, kvazaŭ peco de la mondo disŝiriĝis; ŝi ŝajnigis, kvazaŭ ili parolis nur pri la vojaĝo; la greno kuŝis, kvazaŭ ĝi neniam plu povos releviĝi; lin la popolo nomas reĝo, kvazaŭ la mondo nun denove komenciĝus kaj kvazaŭ malaperis nun subite la historio kaj la tradicioj.

    • Rimarko: Fojfoje participo sub adverba formo estas uzata anstataŭ kondicionalo: la hundoj ekbojis kvazaŭ ekvidinte urson; ili paroladetis kvazaŭ dezirante moki iun alian.

  3. Por enkonduki komparon pri substantiva aŭ adjektiva (t.e. adjektiva, participa aŭ adverba) ideo, prefere akcentante la nuran proksimumecon aŭ la malproksimecon de tiu komparo.

    • li batalis, kvazaŭ leono

    • la lando aperis al li, kvazaŭ abunda fruktoĝardeno

    • kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono

    • la plej alte ŝi staris, kvazaŭ luma modelo

    • la mankojn liajn la popolo trempas en sian amon, kiu, kvazaŭ fonto turnanta lignon en malmolan ŝtonon, el la mallaŭdo faras laŭdon

    • li, kvazaŭ per okazo, renkontos Ofelion

    • ĝi impresas, kvazaŭ fabelo el Mil kaj Unu Noktoj

    • ni akceptis lin, kvazaŭ reĝon

    • li kuŝas, kvazaŭ mortinta

    • la homoj aspektis, kvazaŭ forkurantaj de malamiko

    • tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibro

    • kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝis

    • kvazaŭ laŭ silenta interkonsento

En aliaj lingvoj

    • La angla: as if, as though
    • La bulgara: сякаш, като че ли
    • La ĉina: 好像 [hǎoxiàng], 似乎 [sìhū]
    • La itala: come se
    • La pola: jakby, jakoby, niby
    • La rumana: ca, cvasi, ca și când
    • La belorusa: быццам
    • La finna: ikään kuin, kuin (+konditionaali)
    • La franca: comme si
    • La germana: als ob
    • La hispana: como sí, igual que, como que
    • La hungara: mintha
    • La nederlanda: alsof
    • La rusa: будто
    • La sveda: som om
    • La belorusa: як, як бы
    • La finna: kuin, kuin olisi
    • La franca: comme, tel que
    • La germana: gleichwie, wie, gleich einer, gleich einem
    • La hungara: mintegy, úgy mint, hasonlatosan
    • La nederlanda: als
    • La rusa: как, как бы
    • La sveda: liksom