Vorto: kvankam
-
Ne ĝenate de la malhelpo ke..., malgraŭ ke, spite al tio ke.
ricevinte de vi leteron internacian kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis
oni nomas ĝin tolaĵo, kvankam ne ĉio estas farita el tolo
nenion, kvankam ĉio estas luma
preĝadi mi ne povas, kvankam forte mi volus preĝi
spitante ĉiujn «kvankamojn” kaj «ne-ĉiamojn”
Rimarko: La verbo esti kelkfoje estas subkomprenita: ni vojaĝis kune, kvankam malamikoj.
En aliaj lingvoj
- Ido: quankam
- La angla: although, while
- La belorusa: хоць, хаця
- La bulgara: въпреки че
- La ĉeĥa: ačkoliv
- La finna: vaikka
- La franca: bien que
- La germana: obwohl, obgleich, obschon, obzwar
- La hispana: aunque
- La hungara: noha, habár, jóllehet
- La nederlanda: alhoewel, hoewel, ofschoon
- La pola: bądź, chociaż, choć, jakkolwiek, wprawdzie
- La portugala: embora (conj.), ainda que, conquanto, posto que, apesar de, se bem que, não obstante, em que
- La rumana: deşi
- La rusa: хотя
- La sveda: fastän
- Volapuko: do