Vorto: kvado
-
Veturilo ofte kun dikaj radringoj, simila al motorciklo aŭ mopedo kun kvar radoj, uzata kiel eta traktoro en agrikulturo kaj armeo, sed ĉefe por amuziĝo kaj sporto.
ĝi venis el Honda kiel trirada ATC la firmao Suzuki transformis la veturilojn per aldona 4-a rado, tiel kreante la unuan kvadon, la Suzuki LT 125
Rimarko: Kvadoj (Quaden) oni nomas ankaŭ ĝermanan popolon: la fontojn konis ne nur ĝermanaj triboj de kvadoj kaj markomanoj, sed ankaŭ romiaj legioj.
En aliaj lingvoj
- La angla: atv (all-terrain vehicle), quad, quadricycle, wheeler
- La franca: quad, vtt (véhicule tout-terrain)
- La germana: Quad
- La hispana: quad
- La pola: quad
- La rumana: quad