Vorto: kurteno
-
Peco da ŝtofo pendigita por kaŝi aŭ ŝirmi ion.
meti kurtenon antaŭ pentraĵon
kurtenoj de fenestro, lito, alkovo
levi, fermtiri la kurtenon
-
Granda kurteno, kiu kaŝas scenejon de teatro, dum oni ne ludas; kurtenego.
alveni antaŭ la leviĝo de la kurteno
-
(figure) Ĉio, kio baras vidon aŭ konon.
kurteno da arboj, da montetoj
la trupoj manovris ŝirme de kurteno da kavalerio
la urbo estis volvekovrita de kurteno da fabrikaj fumoj
levi la kurtenon, kiu kaŝas la mondenigmojn
-
ŝirmilo
En aliaj lingvoj
- La angla: curtain, screen, veil
- La belorusa: фіранка, гардзіна
- La bretona: gouel (stign), rideoz, stign, tenneris
- La ĉeĥa: clona, gardina, závěs, záclona, opona
- La franca: rideau
- La germana: Vorhang
- La hispana: cortina
- La hungara: függöny
- La indonezia: gorden
- La nederlanda: gordijn
- La pola: firanka
- La portugala: cortina (peça de pano)
- La rumana: perdele, perdea, decor, umbră
- La rusa: занавеска, гардина, штора, полог
- La slovaka: opona, záclona, záves
- La sveda: gardin
- La angla: curtain
- La belorusa: заслона
- La hispana: telón
- La pola: kurtyna
- La rusa: занавес
- La sveda: ridå, teaterförhänge
- La angla: curtain, screen
- La belorusa: завеса
- La pola: kotara, zasłona
- La rusa: завеса