Vorto: kurio

  1. En antikva Romio religia kaj politika grupo de familioj, simila al la greka fratrio, parto de tribo, kunvenanta por decidoj.

  2. Domo, en kiu kunsidis la romia senato.

    • Cezaro igis modifi la tradician sekularan stilon de la Kurio, sidejo de la Senato, kies rekonstruon oni taskis al Cezaro post ties detruo per incendio, li tiel adaptis ĝin al la stilo de la nova forumo, kiu portis lian nomon

  3. Papa aŭ episkopa administrantaro.

    • en laŭcela salonego de Vatikano Ĉina Filharmonia Orkestro de Pekino kaj Ĥoro de la Ŝanhaja Operejo ludis la rekviemon de Mozart antaŭ la papo kaj la kurio

    • Adriano postulis de Lutero senhezite rekoni la aŭtoritaton de la eklezio de Romo kaj de la papo, sed aliflanke li klare esprimis la kulpon de Romo, de la papoj, de la kurio pri la misaĵoj, kiuj kondukis al la agado de Lutero

En aliaj lingvoj

    • La angla: curia
    • La belorusa: курыя
    • La ĉeĥa: curie, zn. Ci
    • La franca: curie
    • La germana: Kurie
    • La hungara: curia, kúria
    • La itala: curia
    • La kataluna: cúria
    • La nederlanda: curia, curie
    • La pola: kuria
    • La rumana: curia
    • La rusa: курия
    • La slovaka: curie, zn. Ci