Vorto: kuri

  1. (netransitiva) Iri per movoj pli rapidaj ol marŝo.

    • ŝi tuj kuris bati ŝin

    • kuri post iu, al iu

    • la muso kuris sub la liton

    • kuradi kiel venenita muso

    • kuri en danĝeron

  2. (netransitiva) Rapide moviĝi de iu loko al alia.

    • la sunaj radioj venke kuris tra la spaco

    • nuboj kuras en la ĉielo

    • ŝtipoj, sur kies ŝelo kuras pala flameto

    • mono kuras al mono

    • tremoj kuras sur mia dorso

    • la dormo kuris for de miaj okuloj

    • sciiĝo kuris tra la urbo

    • larmoj elkuris al li sur la vangojn

  3. (netransitiva) Daŭri; iri seninterrompe.

    • akvo kura (kuranta), akvo pura

    • la vojo kuras sur varmaj valoj

    • ruĝa fadeno kuras tra la ŝtofo

    • la procentoj kuras jam de unu jaro

    • Rimarko: Vidu ankaŭ la ekzemplojn ĉe kuranta.

En aliaj lingvoj

    • La angla: run
    • La belorusa: бегчы
    • La bretona: redek
    • La bulgara: бягам, тичам
    • La ĉeĥa: běžet, běžet, utíkat
    • La franca: courir
    • La germana: laufen, rennen
    • La hispana: correr
    • La hungara: fut, rohan, szalad
    • La indonezia: [lari] berlari
    • La itala: correre
    • La nederlanda: lopen, rennen, hollen
    • La pola: biec
    • La portugala: correr
    • La rusa: бежать
    • La slovaka: bežať, utekať
    • La bulgara: бягам, минавам
    • La germana: durchlaufen, durcheilen
    • La nederlanda: lopen
    • La pola: biec, gnać, pędzić
    • La bulgara: вървя, минавам
    • La germana: fließen, rinnen
    • La nederlanda: lopen
    • La pola: biec