Vorto: kuraĝa
-
Konservanta memregadon kaj celkonforman agemon antaŭ danĝero, malhelpo aŭ malfacilaĵo.
kuraĝa maristo, konduto
kuraĝa mieno antaŭ propra kameno
kuraĝe batali
vi povas kuraĝe skribi al li kun la certeco, ke li vin komprenos
kiu kuraĝe aliras, facile akiras
Rimarko: Kuraĝa ago estas pripensita de la intelekto kaj decidita de la volo; maltima aŭ aŭdaca ago povas esti senpripensa, eventuale malprudenta efiko de memfidemo aŭ de individua temperamento. Kuraĝo estas virto kaj laŭdinda kvalito; maltimo aŭ aŭdaco povas esti troa aŭ mallaŭdinda eco.
En aliaj lingvoj
- La angla: audacious, courageous, bold, brave, dauntless, fearless, intrepid, plucky, lion-hearted
- La belorusa: храбры, сьмелы, адважны
- La bretona: kalonek
- La franca: courageux
- La germana: mutig, tapfer, kühn
- La hispana: valiente, audaz, valeroso, intrépido, atrevido, bravo
- La hungara: bátor
- La indonezia: berani
- La nederlanda: dapper, moedig
- La pola: bitny, dzielny, mężny, odważny, śmiały, waleczny, zdecydowany
- La rumana: brav, curajos, viteaz, îndrăzneț, hotărât
- La rusa: доблестный, храбрый, отважный
- La sveda: modig
- Volapuko: kinik