Vorto: kupo

  1. Malgranda kloŝeto el vitro, kiun oni almetas sur parton de la korpo, kaj en kiu oni maldensigas la aeron, por allevi la haŭton, kaj altiri tien la sangon.

  2. Ekstera organeto kloŝforma de diversaj bestoj, kiu per muko aŭ elpelo de aero faciligas fiksiĝon aŭ alsuĉon.

    • la vermo trafis ŝian nudan brakon per urtika kupo

En aliaj lingvoj

    • La angla: cupping glass
    • La belorusa: банька (мэдычная)
    • La bretona: mandoz (kloc'hig gwer)
    • La franca: ventouse (en verre)
    • La germana: Schröpfkopf
    • La hungara: köpöly
    • La nederlanda: laatkop, zuignap
    • La pola: bańka (med.)
    • La rumana: balon
    • La rusa: банка (медицинская)
    • La franca: cupule, ventouse