Vorto: kunsendaĵo
-
En retpoŝto, datumaro (teksto, bildo, sono) sendata kun retletero por ke la ricevonto povu ĝin ekstrakti kaj uzi.
la fotojn vi trovos en la kunsendaĵo
li sendas, al retadreso speciale kreita tiucele retmesaĝon, en kies teksta parto estas lia matrikulnumero, kaj al kiu estas aldonita la balotila dosiero kiel kunsendaĵo
Rimarko: Pri la terminformo «kunsendaĵo» interkonsentis la forumanoj de soc.culture.esperanto post pridiskuto fine de aŭgusto 2000.
En aliaj lingvoj
- La angla: attachment
- La belorusa: дадатак
- La franca: fichier joint, pièce jointe
- La germana: Anlage, Anhang
- La hungara: melléklet
- La itala: allegato (di e-mail)
- La nederlanda: bijvoegsel, bijlage
- La norvega: vedlegg
- La pola: załącznik
- La rusa: приложение
- La sveda: bilaga